Unesko-atlaso de la lingvoj riskantaj malaperi

La Unesko-atlaso de la lingvoj riskantaj malaperi, foje Atlaso de minacataj lingvoj de UneskoUnesko-atlaso de endanĝerigitaj lingvoj (angle: UNESCO-Atlas of the World's Languages in Danger, mondatlaso de minacataj lingvoj), antaŭe konata sub la nomo Ruĝa libro de minacataj lingvoj (france: Livre rouge des langues en danger) estas publikigata fare de UNESKO kaj donas plenan listigon de ĉiuj endanĝerigataj lingvoj, lingvoj kiuj estas minacataj de formorto. En januaro 2009 estis kreita interaga reta versio kaj presitan eldonon[1]

La celo de la projekto estas altiri la atenton de aŭtoritatoj, lingvokomunumoj kaj ĝenerala publiko pri la problemo de endanĝerigataj lingvoj kaj la neceso konservi la mondan lingvan diversecon[2]

Laŭ la UNESKO pli ol duono de la proksimume 6000 lingvoj (taksoj varias de 3000 ĝis 10000 depende de la maniero kiel oni difinas kio estas "lingvo") en la mondo malaperos. De tiuj 6000 lingvoj 96% estas parolataj de nur 4% de la monda loĝantaro. Mezume malaperas ĉiun duan semajnon unu lingvo.

La plej nova versio de la atlaso, eldonita en 2010 kun la subteno de la norvega registaro, enhavas ĉirkaŭ 2 500 lingvojn (el kiuj 230 malaperis depost 1950). Por ĉiu lingvo, la atlaso indikas nomon, nivelon de viveco (vidu sube), kaj la landon aŭ landojn kie ĝi estas parolata. La reta publikigo ankaŭ liveras informojn pri la nombro de parolantoj de ĉiu lingvo, la necesajn mezurojn por ĝia konservado, projektojn ligitajn al la lingvo, informfontoj, koncernaj ISO 639-3-kodoj kaj geografiaj datumoj[2].

  1. (5-lingva) Antaŭaj eldonoj de la atlaso (1996, 2001), Unesko
  2. 2,0 2,1 (5-lingva) Endanĝeraj lingvoj, Unesko

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search